Gabriele d'Annunzio
LA KOMBILO


Kiam estingiĝis fajroj de la sun' sur monto Mario,
nubotrupo malrapide venis de l' Palatina mont'.
Ventospiro ilin milde prenas, trenas al okcidento,
kie vico de cipresoj akras per la pinto al alt'.
La cipresoj nigraj tiam mordas per la pinto la nubojn,
kvazaŭ tra kombilo longa fluus harobukloj el or'.